(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Endre Takáts - Vikipedio Saltu al enhavo

Endre Takáts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Takáts
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1907 (1907-07-27)
en Apátfalva
Morto 21-an de septembro 1984 (1984-09-21) (77-jaraĝa)
en Veszprém
Tombo Apátfalva Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaragermanalatinagreka
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkivisto
teologo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Takáts [takAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Takáts Endre estis hungara pastro, arkivisto, instruisto.

Endre Takáts[1] naskiĝis la  27-an de julio 1907(nun 1907-07-27) en Apátfalva, li mortis la 21-an de septembro 1984 en Veszprém (urbo).

Endre Takáts kiel pastro

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Endre Takáts studis teologio en Universitato de Vieno, kie li pastriĝis en 1935. Hejmenveninta li instruis en gimnazio en Szeged. En 1943 li akiris ankaŭ pedagogian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato Miklós Horthy, en la sama jaro li malpastriĝis (civiliĝis). De 1943 ĝis la emeritiĝo en 1973 li estis arkivisto komence en Baja, ekde 1950 en Sopron, ekde 1958 en Szeged, Szombathely kaj Sopron, fine ekde 1971 en urbo Veszprém. Intertempe li havis taskojn (komprenu: apoganto de la revolucio) en la hungara revolucio de 1956, tial li estis arestita en 1957, sed li ne estis kondamnita, nur li ne povis esti arkivestro. Li edziĝis en 1951, 2 filinoj naskiĝis en 1952 kaj 1953. Li ricevis 3 premiojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gr. Nádasdy László csanádi püspök (disertaĵo, 1943)
  • Sopron megyei jobbágylevelek a 16. századból (1955)
  • Adalékok a 17. század fordulójának katonaegészségügyéhez (kunaŭtoro, 1966)
  • Régi levelesházi „tékák” a megyei levéltárban (1971)
  • Balatonbozsok (monografio, 1980)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Sopron (2006)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Memortabulo pri Endre Takáts