(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Jantaj - Vikipedio Saltu al enhavo

Jantaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jantaj
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 264000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 102 116  (2020) [+]
Loĝdenso 513 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 28′ N, 121° 27′ O (mapo)37.464444444444121.44777777778Koordinatoj: 37° 28′ N, 121° 27′ O (mapo) [+]
Areo 13851,5 km² (1 385 150 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jantaj (Ĉinio)
Jantaj (Ĉinio)
DEC
Situo de Jantaj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yantai [+]
vdr

Jantaj (ĉine けむりだい/けむりだい, pinjine: Yāntái) estas metropolo en nordoriento de la provinco Shandong, en Ĉinio.

La urbo estas la plej granda fiŝhaveno en Shandong kaj hodiaŭ grava ekonomia centro. En okcidentaj landoj, Jantaj estis erare konata, kiel Chefoo, sed tiu nomo rilatas nur al la Zhifu-insulo, iam ligita al Jantaj.

La nuntempa nomo de Jantaj devenas de la gvato-turoj konstruitaj sur Monto Qi en 1398, dum la regno de la imperiestro Hongwu, fondinto de la Dinastio Ming (yan—fumo; tai—turo). La turoj estis uzataj por averti pri invadoj de japanaj piratoj.

Administracio

[redakti | redakti fonton]

En la urbo mem loĝis 790.411 da homoj en 2009.

La urbo administras 12 urbopartojn.

  • la distrikto de Zhifu - しば罘区 Zhīfú Qū ;
  • la distrikto de Muping - 牟平 Mùpíng Qū ;
  • la distrikto de Fushan - 福山ふくやま Fúshān Qū ;
  • la distrikto de Laishan - 莱山 Láishān Qū ;
  • la urbo Longkou - 龙口 Lóngkǒu Shì ;
  • la urbo Haiyang - うみ阳市 Hǎiyáng Shì ;
  • la urbo Laiyang - 莱阳 Láiyáng Shì ;
  • la urbo Laizhou - 莱州 Láizhōu Shì ;
  • la urbo Penglai - 蓬莱ほうらい Pénglái Shì ;
  • la urbo Zhaoyuan - 招远 Zhāoyuǎn Shì ;
  • la urbo Qixia - 栖霞 Qīxiá Shì ;
  • la xian de Changdao - 长岛县 Chángdǎo Xiàn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La regiono de Jantaj situas nord-centre de la Shandong-duoninsulo, sude de la Bohai-maro. La ĉemara bordo longas 909 kilometrojn. Topografie la regiono konsistas el :

  • 36.62% montoj
  • 39.7% montetoj
  • 20.78% ebenaĵoj
  • 2.90% basenoj

Meza montara alteco estas 500 metroj kun plej alta punkto je 922,8 metroj ĉe la Monto Kunyu (こん崳山).

Estas 121 riveroj pli ol 5-kilometraj, el kiuj la plej longaj :

  • Rivero Wulong (五龍ごりゅうかわ)
  • Rivero Dagu (だい沽河)
  • Rivero Dagujia (だい沽夾かわ)
  • Rivero Wang (おうかわ)
  • Rivero Jie (さかいかわ)
  • Rivero Huangshui (黃水おうすいかわ)
  • Rivero Xin'an (からしやすかわ)

2643,60 km² estas urbanizitaj. En 2003 estis 6 468 200 loĝantoj.

La meza temperaturo estas 12 oC. La jara pluvofalo estas 20 mm.

Larĝa panoramo de Jantaj


Jantaj nuntempe estas la dua plej granda industria urbo en Shandong. La plej grava sektoro estas agrikulturo. Ĝi famas en Ĉinio pro aparta pomo-variaĵo kaj estas la loko de la en la lando plej granda kaj malnova vitaro (Changyu).

Instruado

[redakti | redakti fonton]

Listo de institucioj pri supera lernado:

  • Yantai University
  • Yantai Normal College
  • Shandong Institute of Business and Technology
  • Shandong Industrial and Commercial Institute
  • Laiyang Agricultural College
  • Yantai Education Institution and Yantai TV University
  • Dong Hai University
  • Nanshan Bilingual School
  • Kunyu Shan Shaolin Martial arts Academy

Transportoj

[redakti | redakti fonton]

El la flughaveno Yantai Laishan International ekzistas flugoj al la ĉefaj flughavenoj en Ĉinio, kaj ankaŭ al Seoul, Osako kaj Honkongo.

Pro siaj vetero kaj longa marbordo, Jantaj estas populara somera celo.

Ĝemelaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Jantan estas ĝemelurbo de la sekvantaj urboj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]