La vorto "Quimper" devenas de la bretonaKemper, kiu signifas "kunfluejo", ĉar la urbo estis starigita je la kruciĝo de la riveroj Steir, Odet kaj Jet. Tiun Kemper oni povas ankaŭ retrovi en la kimraCymer ("kunesto") kaj en la irlandaComhar ("koopereco").
La iama nomo de la urbo estis Quimper-Corentin. Dum la Franca Revolucio, ĝi fariĝis Montagne-sur-Odet, kaj pliposte Quimper.