(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Kalipso (luno) - Vikipedio Saltu al enhavo

Kalipso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalipso.
Kalipso
Natura satelito  de Saturno (XIV)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Kalipso (Cassini, 23-a de septembro 2005)
Kalipso (Cassini, 23-a de septembro 2005)
satelito de Saturnoregula satelito
Oficiala nomo Saturno XIII
Aliaj nomoj S/1980 S 25 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Kalipso vd
Malkovro
Malkovrintoj Dan Pascu, P. Kenneth Seidelmann, William A. Baum, Douglas Currie
Dato de malkovro 13-a de marto 1980[1]
Loko de malkovro Usono
Unua superflugo Voyager 2
(25-a de aŭgusto 1981)[2]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 294 619 km
Discentreco 0
Klinangulo 1,56°
Periodo 1,888 tago
Fizikaj ecoj
Diametro 30 × 23 × 14 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,6 × 1015 kg
1 × 103 kg/m3
~0,0027 m/s2
~7 m/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Aksa kliniteco 0
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo 75 K
Albedo
Geometria albedo
0,7
1,34 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 18
vdr

Kalipso estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Tetiso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Malkovris ĝin per teleskopo Dan Pascu, P. Kenneth Seidelmann, William A. Baum kaj Douglas Currie en la United States Naval Observatory, situejo de Flagstaff; kaj maldaŭre nomata S/1980 S 25.

Sekvantajn monatojn, oni faris de ĝi plurajn observojn kun nomoj S/1980 S 29, S/1980 S 30[3], S/1980 S 32[4], kaj S/1981 S 2[5].

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Orbito[redakti | redakti fonton]

En 1980, Seidelmann kaj al.[6] montris ke Kalipso situas en la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Tetiso - Saturno, tie estas sur la sama orbito, kun malfruo de 60° (aŭ 1/6 da orbito). Tia punkto estas foje nomata "Troja punkto", pro tio, Kalipso[7] estas dirata troja satelito de Tetiso.

Telesto, alia "troja satelito", sekvas la saman orbiton kaj situas en la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Tetiso - Saturno.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kalipso havas neregulan formon, ĝia denso, 103 kg/m3, pensigas ke ĝi konsistigas el akva glacio. Ĝia surfaco estas hela kaj glata, malriĉa je krateroj, eble pro abrazio far de glaciaj partikloj elĵetitaj de la vulkanoj de Encelado.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevas nomon, aprobita de IAU[8], laŭ tiu de Kalipso, nimfo kaj oceanidino, filino de Oceano kaj Tetiso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]