Krásna
Krásna | |||
hungare: Abaszéplak | |||
urba parto | |||
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Košice - Krásna
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Krásna | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | ||
Distrikto | Distrikto Košice 4 | ||
Historia regiono | Abov | ||
Parto de | Košice | ||
Parto(j) | Opátska | ||
Rivero | Hornád | ||
Situo | Krásna | ||
- alteco | 192 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 40′ 22″ N 21° 19′ 08″ O / 48.67278 °N, 21.31889 °O (mapo) | ||
Distrikta urbo | Košice | ||
Areo | 20,053 km² (2 005,3 ha) | ||
Loĝantaro | 4 501 (31.12.2011) | ||
Denseco | 224,46 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1143 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 040 18 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-55 | ||
Aŭtokodoj | KE | ||
NUTS | 599794 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Košice
| |||
Vikimedia Komunejo: Krásna | |||
Retpaĝo: www.kosicekrasna.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Krásna, en pasinteco Krásna nad Hornádom, (hungare Abaszéplak [abasEplak]) estas urboparto de Košice en Slovakio, en Regiono Košice. Ĝis 1927 la oficiala slovaka loknomo estis Síplak.
Situo
[redakti | redakti fonton]Krásna situas en sud-orienta rando de Košice laŭ Hornád. La urbocentro troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1143 parencaro de Samuel Aba fondis abatejon en tiu loko. Baldaŭe ankaŭ vilaĝo formiĝis, kiu estis unue menciita en la jaro 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Zeploc" (=bela loĝej'). Proksimume en 1530 ĝi detruiĝis kaj senhomiĝis. Post jardekoj la loko rehomiĝis. En 1910 loĝis en Abaszéplak 1064 homoj, (831 slovakoj, 213 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Abaszéplak rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno, ĉar ĝi forte ligiĝis al Kassa. En 1945 la najbara vilaĝo Opátska unuiĝis kun Krásna nad Hornádom. La vilaĝo - kiel Krásna - iĝis urboparto en 1976.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Kirilo kaj Metodo de 1935
- ruino de la abatejo
- kastelo de 1780, renovigita en 1988
- nobeldomo de 1773, en la 19-a jarcento ĝi pligrandiĝis kaj klasikismiĝis