Li Juanhong
Li Juanhong | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1864 en Huangpi District, Hubejo, Dinastio Qing | ||||
Morto | 3-an de junio 1928 (63-jaraĝa) en Tjanĝino | ||||
Ŝtataneco | Respubliko Ĉinio vd | ||||
Partio | Progressive Party (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li Juanhong aŭ Li Yuanhong (en ĉina:
Kiam Ĝuan Ŝikai mortis, li lasis testamenton enhavantan la nomon de Li kun tiuj de la ĉefministro Duan Qirui kaj de Ksu Ŝiĉang. La Beijang generaloj pelis Li en la postenon, ĉar li estis akceptebla por la ribelemaj sudaj provincoj. Li klopodis por reveno al la konstitucia aranĝo de 1912, sed Duan retenis la realan povon.
Li servis denove kiel prezidanto de Ĉinio inter la 11an de Junio 1922 kaj la 13a de Junio 1923 post Cao Kun elpostenigis la Prezidenton Ksu Ŝiĉang. Li estis elektita ĉar li estis respektita de ĉiuj frakcioj kaj oni esperis, ke li reunuigu la landon. Li akceptis nur se estus privataj certigoj, ke la fortoj de la militsenjoroj estus disbandigitaj; tamen tio ne okazis. Kiel ĉe lia unua regotempo, li realvokis la originan Nacian Asembleon, sed li estis eĉ pli senpova ol antaŭe.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Li Yuanhong en la angla Vikipedio.