Olomouc
Olomouc | |||
germane Olmütz, latine Eburum | |||
urbo | |||
Vido al Olomouc kun katedralo de sankta Venceslao de sudokcidento
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Olomouc | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Olomouc | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Hanakio | ||
Fervoja stacio | Olomouc hlavní nádraží | ||
- fervojlinio | n-ro 270, n-ro 310 | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Riveroj | Moravo, Bystřice | ||
Situo | Olomouc | ||
- alteco | 219 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 38″ N 17° 15′ 03″ O / 49.59389 °N, 17.25083 °O (mapo) | ||
Areo | 103,36 km² (10 336 ha) | ||
Loĝantaro | 102 293 (2024) | ||
Denseco | 989,68 loĝ./km² | ||
Valego | Supramoravia valego | ||
Estiĝo | 10-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 779 00 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 500496 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Kolono de de la sankta Triunuo | ||
Katastraj teritorioj | 26 | ||
Partoj de urbo | 0 | ||
Lokaj partoj | 26 | ||
Bazaj setlejunuoj | 82 | ||
Zoologia ĝardeno | Zoo Olomouc | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Olomouc | |||
Retpaĝo: www.olomouc.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Olomouc [Olomoŭc] estas distrikta kaj regiona urbo de Regiono Olomouc en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, super kunfluejo de riveroj Moravo kaj Bystřice, centro de la regiono, kies nomo estas Hanakio. En Olomouc vivas 102 293 loĝantoj (2024). Troviĝas tie Universitato Palacký kaj Scienca biblioteko. La urbo estas konata pro tutŝtataj flor-ekspozicioj Flora Olomouc, karakterizaj fromaĝetoj el Olomouc (forte fetoraj), maŝinfabriko Sigma Olomouc.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Kožušany-Tážaly, Křelov-Břuchotín, Bukovany, Samotišky, Štěpánov, Bystrovany, Štarnov, Velký Týnec, Velká Bystřice, Ústín, Tovéř, Hlušovice, Bohuňovice, Bystročice, Hněvotín, Hlubočky kaj Horka nad Moravou.
Historio
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la hodiaŭa urbo estas loĝigita jam ekde neolitiko. En la 11-a jarcento ĉi tie estis en loko de pli malnova burgejo fondita burgo, kiu fariĝis la plej signifa el tri sidejoj de moraviaj přemyslidaj princoj. Vratislav, la unua ĉeĥa reĝo, ĉi tie fondis episkopejon, kiu ekde la jaro 1131 havis sidejon rekte en la burgo. En la jaro 1253 estis fondita reĝa urbo. En la jaro 1306 ĉi tie estis murdita reĝo Venceslao la 3-a, kaj sekve de tio dinastio de Přemyslidoj estas formortanta laŭglave. Karolo la 4-a, ĉi tie ofte restanta kiel marggrafo moravia, fondis oficejon de moraviaj landaj tabuloj. En la tempo de husanaj militoj la urbo staris en flanko de imperiestro Zigmundo la 1-a, pli malfrue ĝi stariĝis kontraŭ reĝo Jiří z Poděbrad, kiam ĝi alkliniĝis al flanko de bofilo de Jiří, al hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino. Korvín ĉi tie estis eĉ proklamita de rezistmovadaj moraviaj nobelaroj en la jaro 1469 kiel ĉeĥa reĝo kaj Moravio poste dum kelke da jaroj estis administrata de la hungara reganto. La situacio solviĝis nur pro kronado de Vladislao la 2-a Jagello kiel hungara reĝo. En la jaro 1573 estis en la urbo fondita akademio de jezuitoj, kiu poste fariĝis universitato al kies tradicioj ligas la hodiaŭa Universitato Palacký. Dum la tridekjara milito Olomouc estis okupita de svedaj soldataroj. Tiutempe la urbo perdis la postenon de la moravia metropolo kaj ĉefurbo de Moravio fariĝis Brno. En la jaro 1741 en la tempo de sileziaj militoj prusoj okupis la urbon, tial estis decidite, ke la urbo estos alikonstruita en barokan fortreson (tiel okazis en la jaroj 1742–1754). La remparoj ja savis la urbon en la jaro 1758 kontraŭ plua atako de prusoj, sed samtempe ili malhelpis ties kreskon kaj evoluon. Olomouc tial pro kunpremo de la barokaj remparoj estis industriigita eĉ ne post alkonduko de fervojo en la jaro 1841. Reviviĝo okazis nur post malvalidigo de la fortreso en lasta kvarono de la 19-a jarcento. En la jaro 1848 ĉi tie havis sidejon provizore la viena kortego kaj imperiestro Ferdinando la 5-a ĉi tie abdikis la tronon. Post la unua mondmilito la urbo estis forte industriigita. Nuntempe estas reprezentata maŝinindustrio, ĥemia kaj farmacia industrioj, teksindustrio, vestindustrio kaj nutraĵindustrio. En Olomouc okazas ankaŭ festivaloj – Akademiafilm kaj Internacia orgenfestivalo.
Ĉar en 1777 la urbo estis ĉefepiskopejo, Olomouc restis eklezia centro, tial ĝi povas fieri per historiaj memorigaĵoj (urbodomo kun astronomia horloĝo, preĝejo de Sankta Venceslao, palaco de Přemyslidoj, ĉefepiskopa palaco, barokaj fontanoj kaj statuoj).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 15 229 |
1880 | 20 176 |
1890 | 43 755 |
1900 | 52 607 |
1910 | 59 852 |
1921 | 66 060 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 66 440 |
1950 | 63 878 |
1961 | 70 071 |
1970 | 89 386 |
1980 | 102 112 |
1991 | 105 537 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 102 607 |
2012 | 99 499 |
2016 | 100 154 |
2017 | 100 378 |
2018 | 100 494 |
2019 | 100 523 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 100 663 |
2021 | 106 063 |
2022 | 99 496 |
2023 | 101 825 |
2024 | 102 293 |
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Transporto
[redakti | redakti fonton]Trajna transporto
[redakti | redakti fonton]Olomouc situas je grava elektrizita fervoja linio de Bohumín al Česká Třebová (temas pri linio numero 270). Do, tra Olomouc veturas trajnoj de Prago al Ostrava kaj al aliaj lokoj. Pro la graveco de Olomouc, haltas ĉi tie ĉiuj longdistancaj trajnoj (krom unu konekto de Prago al Třinec kaj male). Regulaj konektoj estas dum tago ankaŭ kun Brno, Břeclav, Jeseník kaj Šumperk. La trajnoj veturas ankaŭ al Opava sur fervojlinio Olomouc – Opava.
Urba transporto
[redakti | redakti fonton]Pri la urba transporto zorgas urba transporta entrepreno. En Olomouc oni uzas tramojn (7 linioj sume) kaj aŭtobusojn. Entuta longeco de tramlinioj estas 39 km[1].
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]La loka Esperanto-klubo (vidu informon ĉi tie) estis fondita jam la 14-an de marto 1911[2]. En 1987 okazis en la urbo la 5-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 1992 la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de la junularaj Esperanto-organizaĵoj en Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Slovakio kaj Pollando.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Antony en Francio
- Luzern en Svislando
- Nördlingen en Germanio
- Owensboro en Usono
- Pécs en Hungario
- Subotica en Serbio
- Tampere en Finnlando
- Veenendaal en Nederlando
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
astronomia horloĝo sur la urbodomo
-
katedralo de Sankta Venceslao
-
palaco de Jindřich Zdík
-
ortodoksa preĝejo de Sankta Gorazd
-
patrujscienca muzeo
-
muregaro kaj seminaria ĝardeno
-
maŭzoleo
-
Juda pordejeto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.dpmo.cz/default.asp?str=zajimavosti
- ↑ informo el saluto de la tiutempa vicurbestro Vladimir Pokorny al la "Mezeŭropa Junulara Semajno" de aŭgusto 1992
|
|