(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Marta de Betania - Vikipedio Saltu al enhavo

Marta de Betania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Marta
Sankta
Marta de Betania
Persona informo
Naskiĝo samtempulo al Jesuo, do en la 1-a jardeko de nia epoko
en la romia provinco Judeo
Morto 2-a duono de la 1-a jarcento de nia epoko
en Larnaka, Cyprus (Kipro) aŭ en Tarascon, Gallia Narbonensis, ambaŭ en la Romia Imperio - laŭ la kristanaj tradicioj
Lingvoj aramea vd
Ŝtataneco Heroda Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Maria el Betania kaj Lazaro el Betania Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dommastrumanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 29-a de julio (katolikaj, anglikana, luteranaj eklezioj), 4-a de junio (orientaj ortodoksaj eklezioj)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marta de Betania (Tamar, hebree) estas persono de la Evangelioj de Luko kaj Johano priskribita kiel fratino de Maria kaj Lazaro de Betania, loĝantoj en la vilaĝo Betania najbare de Jerusalemo.

Marta estas honorata kiel sanktulino ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj.

Biblia fonto

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas citita en tri okazaĵoj:

  • en la Evangelio laŭ Luko (10, 38-42), la du fratinoj akceptas Jesuon en sia domo, sed dum Marta okupiĝas pri hejmaĵoj, Maria sidas por aŭskulti la paroladon de Jesuo. Marta plendas pro tio kun Jesuo, sed tiu respondas: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi (10, 41-42)”.
  • en la Evangelio laŭ Johano (11,1-46), la du virinoj sendas por ke Jesuo venu sanigi Lazaron kiu malsaniĝis, sed Jesuo malfruiĝas kaj alvenas kiam Lazaro estas jam mortinta. Jesuo dialogas kun Marta kaj obtenas de ŝi kredkonfesaĵon: “Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon (11,279)”. Sekve Li alvenas al la tombo kaj resurektigas Lazaron.
  • en la Evangelio laŭ Johano (12, 1-8), Lazzaro kaj liaj fratinoj gastigas Jesuon vespermanĝe; Marta servas ĉetable. Dum la vespermanĝo Maria surŝutas la piedojn de Jesuo per ungvento tre multekosta kaj ilin sekigas per siaj haroj. La evento estas rakontata ankaŭ en la Evangelio laŭ Mateo (26, 6-13) kaj en la Evangelio laŭ Marko (14, 3-9) (vespermanĝo en la domo de Simono la leprulo.) kiuj tamen ne mencias la du fratinojn kaj situigas la tuton alimaniere.

Hagiografio

[redakti | redakti fonton]
Statuo de Tarasko aŭ Taraskono, mitologia monstro venkita de Marta el Betania en nuna Francio
Statuo figuranta Sanktan Martan

Laŭ tradiciaj rakontoj, post la resurekto de Jesuo kaj la unuaj persekutoj en la romia provinco Judeo, Marta elmigris kun la fratino Maria (identigita kun Maria Magdalena, la frato Lazaro, Maria Saloma, Maria Jakoba kaj aliaj disĉiploj.
Ili laŭdire albordiĝis en 48 p.K. ĉe Saintes-Maries-de-la-Mer en Provenco, kaj tie disvastigis la kristanan kredon.

Kroma popola legendo rakontas kiel la marĉoj de la romia provinco Gallia Narbonensis, la Kamargo, estis loĝata de terura monstro, la Tarasko aŭ Taraskono, kiu pasigis la tempon terurigante la loĝantaron. Sankta Marta, nur pere de preĝo, ĝin igis dimensie tiom malpliigita ke ĝi fariĝis sendamaĝa, kaj ĝin enkondukis en la urbon Taraskono.

Ŝia figuro estas konsiderata kiel simbolo de la aktiva vivo: pro tiu motivo al ŝi estas titolitaj multaj virinaj kongregacioj kiel la fratinoj de Sankta Marta aŭ la porhospitalaj fratinoj de Sankta Marta.

Identigoj

[redakti | redakti fonton]

La nomo "Marta", "Martha" aŭ "Mara" signifas "instruistino", laŭ al antikva aramea lingvo. Laŭ la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino, la virino kiu havis sangofluon sanigita de Jesuo estus Marta el Betania, ankaŭ se la "Evangelio laŭ Nikodemo" identigas tiun virinon kun la Veronika, edzino de Zakĥeo, ĉefimpostisto de Jeriĥo. La orienta tradicio nomas la miraklitan “Bereniko” (nome de la filino de Herodo Agripo la 2-a[1].

Tiu identigo de Marta el Betania kun Veroniko povus esti pruvata ankaŭ el la fakto ke lau la Ora Legendo ambaŭ laŭdire evangelizis la nunan Provencon. Tamen, laŭ la popola tradicio Veronika estintus la edzino de Zakĥeo, dum laŭ la Ora Legendo, Marta estus mortinta virga. Ĉiukaze, gravas memori ke la "virgeco" aŭ la supozita "virgeco" estis karakterizo tre ŝatata en kristana medio kaj eble ĝi povus esti nur signo de spirita pureco, anstataŭ ol pruvo pri la reala ĉasteco de Veronika/Bereniko.

Fine, la popola tradicio identigas Veronikon kun la filino de la sira-fenica-kanaana virino. Se Marta estas identigebla kun Veroniko, tiam la sira-fenica-kanaanana virino (patrino de Veronika) estus Eŭkara (patrino de Marta, laŭ la Ora Legendo).

  1. Robert H. Eisenman, Codice Gesù.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]