Ravino
Aspekto
Ravino estas profunda kruta valeto en montaro, do speco de gorĝo. Multaj da ili ekestis dum milionoj da jaroj pro ellavado fare de (ofte malgrandaj) akvofluoj. Poroza ŝtonaĵo (ekzemple: kalkoŝtono aŭ grejso) povas plirapidigi tiun ĉi procezon.
Ravinoj prezentas ankaŭ idealajn kondiĉojn por konstruo de digolago.
En Ĉeĥio estas Ravinoj de Kamenice.