Stalagmito
Etoso
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/Teufelsh%C3%B6hle%2C_Kaiser_Barbarossa_mit_Zaubergarten.jpg/300px-Teufelsh%C3%B6hle%2C_Kaiser_Barbarossa_mit_Zaubergarten.jpg)
Stalagmito aŭ gutoŝtono estas ofta fenomeno en kavernoj: el gutanta kalk-enhava akvo formiĝas roka kolono staranta sur la planko.
Ĉiujare la stalagmito pli kaj pli altiĝas, ekzemple jare po 1 cm-on. Helpe de observado oni povas kalkuli aĝon de la kaverno. Se la fenomeno daŭras tre longe, la stalagmito kaj la stalaktito kontaktiĝas, tio estas la stalagnato.