(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Tamás Tarján - Vikipedio Saltu al enhavo

Tamás Tarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Tarján
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1949 (1949-07-24)
en Budapeŝto
Morto 24-an de septembro 2017 (2017-09-24) (68-jaraĝa)
Tombo Gödöllő Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1968–1973) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
universitata instruisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tamás Tarján [tamAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tarján Tamás estis hungaria armena kritikisto, dramaturgo, redaktoro, altlerneja instruisto. Lia armena nomo estis Hovhannesian Arakhel, lia parenco estis Ambrus Bor.

Tamás Tarján[1] naskiĝis la  24-an de julio 1949(nun 1949-07-24) en Budapeŝto, li mortis la 24-an de septembro 2017.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Tamás Tarján maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian-etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973. Post la diplomo li instruis en la universitata instituto, ankaŭ en Katolika Universitato Péter Pázmány kaj Universitato Milton Friedman. Li estis ankaŭ dramaturgo 2 jardekojn (precipe en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1985-1991), ankaŭ redaktoro ĉe 5 revuoj. Li kandidatiĝis (CSc, Ph.D.) en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li vivis kune kun Éva Gerle, kiu naskis filon. Li ricevis stipendion en 1978, premiojn inter 1979-2009.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A magyar líra napjainkban. 1965–1976 (1976)
  • Százszorszínház (kritikoj, 1983)
  • Egy tiszta tárgy találgatása (studoj, 1994)
  • Irodalomtankönyv 12–13 éveseknek (lernolibro, 1999)
  • Csendestárs (studoj, eseoj, kritikoj, 2003)
  • A Nyugat égtájai – avagy: Vigasz az irodalomban? (eseoj, studoj, 2016)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]