Zora Neale Hurston
Zora Neale HURSTON (7a de Januaro, 1891[1]:17[2]:5 – 28a de Januaro, 1960) estis usona verkisto, antropologo, kaj kinisto. Ŝi portretis rasajn luktojn de la Suda Usono en la komenco de la 1900-aj jaroj kaj publikigis esploradon pri kredaro "hoodoo".[3] La plej populara el ŝiaj kvar romanoj estas Their Eyes Were Watching God (Iliaj okuloj rigardis Dion), publikigita en 1937. Ŝi verkis ankaŭ pli ol 50 rakontojn, teatraĵojn kaj eseojn.
Hurston naskiĝis en Notasulga, Alabamo, kaj translokiĝis kun sia familio al Eatonville, Florido, en 1894. Ŝi poster uzis Eatonville kiel scenejo por multaj el sia historioj. Ĝi estas nune la loko de "Zora! Festival", kiu okazas ĉiujare liahonore.[4]
Ekkariere, Hurston kondukis antropologian kaj etnografian esploron estante studento en la Barnard College kaj en la Universitato Kolumbio.[5] Ŝi havis intereson en afrik-usona kaj karibia folkloro, kaj kiel tiuj kontribuis al la komunuma identeco.
Ŝi verkis ankaŭ fikcion pri tiutempaj aferoj en la nigrulo komunumo kaj iĝis centra figuro de la Harlema renesanco. Ŝiaj mallongaj satiroj, bazitaj sur la afrik-usona sperto kaj sur la rasa divido, estis publikigitaj en antologioj kiel The New Negro kaj Fire!![6] Reveninte al Florido, Hurston verkis kaj publikigis sian literaturan antologion pri afrik-usona folkloro en Norda Florido, nome Mules and Men (1935), kaj siaj unuajn tri romanojn: Jonah's Gourd Vine (1934); Their Eyes Were Watching God (1937); kaj Moses, Man of the Mountain (1939).[7] En tiu epoko ŝi publikigis ankaŭ Tell My Horse: Voodoo and Life in Haiti and Jamaica (1938), dokumentante siajn esplorojn pri ritaroj en Jamajko kaj Haitio.
La verkoj de Hurston temas pri kaj la afrik-usona sperto kaj kaj ŝiaj luktoj kiel afrik-usona virino. Ŝiaj romanoj relative restis neagnoskitaj de la literatura mondo dum jardekoj. La intereso repaeris en 1975 post verkisto Alice Walker publikigis artikolon, "In Search of Zora Neale Hurston", en la marta eldono de la gazeto Ms. tiujare. La manuskripto de Hurston de Every Tongue Got to Confess, kolekto de popolrakontoj rikoltitaj en la 1920-aj jaroj, estis publikigita postmorte en 2001 post esti malkovrita en la arkivoj de la Smithsonian Institution. Ŝia nefikcia libro Barracoon: The Story of the Last "Black Cargo", pri la vivo de Cudjoe Lewis (Kossola), membro de la grupo de lastaj sklavoj alportitaj en Usonon, estis publikigita ankaŭ postmorte en 2018.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Boyd, Valerie. (2003) Wrapped in Rainbows: The Life of Zora Neale Hurston. New York: Scribner. ISBN 978-0-684-84230-1.
- ↑ Hurston, Lucy Anne. (2004) Speak, so you can speak again : the life of Zora Neale Hurston, ‑a eldono. ISBN 0-385-49375-4.
- ↑ (2000) “Possessing the Self: Caribbean Identities in Zora Neale Hurston's Tell My Horse”, African American Review 34 (2), p. 299–312. doi:10.2307/2901255.
- ↑ ZORA! Festival Homepage (angle). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo, 2019. Alirita June 21, 2017.
- ↑ The Upbringing and Education of Zora Neale Hurston (angle). Arkivita el la originalo je 25a de Septembro, 2017. Alirita 21a de Junio, 2017. Arkivigite je 2017-09-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-25. Alirita 2021-02-27.
- ↑ "The Newly Complicated Zora Neale Hurston", The Chronicle of Higher Education, 2a de Januaro, 2011. (angle)
- ↑ . Black History Profiles – Zora Neale Hurston (en-US) (2016-02-19). Alirita 2020-05-10.