(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Torijo - Vikipedio

Torijo (japane 鳥居とりい toriitie, kie troviĝas birdoj—la unua ideogramo signifas «birdo», la dua «troviĝi») estas tradicia japana enirejo antaŭ ŝintoa sanktejo. Ĝi staras antaŭ la sanktejo por disigi la sakralan medion de la malsakrala mondo.

Torijo sur la insulo Itsukushima

Pro sia simbole disiga eco inter la reala kaj spirita mondo ĉiu torijo trairita dum eniro en la sanktejon devas esti trairita alidirekte poste por reveni en la realan mondon. Tial ne malofte oni vidas japanojn ĉirkaŭiri torijon, kiam ili ne certas reveni tien poste.

Historio

redakti

Oni opinias, ke la unuaj torijoj kreiĝis en Japanio. Malnovaj skribaĵoj atestas ilian ĉeeston jam dum la 10-a jarcento. Ekde la mezo de la Heian-epoko ili estis tre kutimaj.

Realigo

redakti
 
Torijoj foje troviĝas unu apud la alia ĝis formi veran tunelon (sanktejo Fushimi Inari-taisha, Kioto)

Ĝi konsistas el du vertikalaj fostoj (はしら, hashira) kiu subtenas du horizontalajn lintelojn (笠木かさぎ, kasagi - supra lintelo, つらぬけ, nuki - malsupra lintelo).

Torijoj estas kutime faritaj el ligno kaj farbitaj ruĝoranĝaj. La plej malnova daŭre ekzista ligna torijo estas tiu de la sanktejo de Kubohachima (Jamanaŝi) el la jaro 1535.

Ekzistas ankaŭ ŝtonaj torijoj; tia materialo estis ofte uzita pro sia solideco kaj daŭreblo. Kelkaj lignaj torijoj estis anstataŭitaj de ŝtonaj. La plej malnova ŝtona torijo estas tiu de la sanktejo de Kimpusenji, Nara, konstruita en 1455.

Aliaj torijoj estas el ligno tegita de kupro kaj nuntempe eĉ el betonometalo.

Tipoj de torijoj

redakti

Kvankam ekzistas granda diverseco inter torijoj, oni povas distingi du grandajn tipojn: rektajn torijojn (shinmei torii, 神明しんめい鳥居とりい), kaj kurbajn torijojn (myōjin torii, 明神みょうじん鳥居とりい).

Jen kelkaj ekzemploj:

  • Rektaj torijoj (shinmei torii)
    • Shinmei torii (神明しんめい鳥居とりい)
    • Ise torii (伊勢いせ鳥居とりい)
    • Kasuga torii (春日かすが鳥居とりい)
    • Hachiman torii (八幡やはた鳥居とりい)
    • Kashima torii (鹿島かしま鳥居とりい)
    • Kuroki torii (黒木くろき鳥居とりい)
  • Kurbaj torijoj (myōjin torii)
    • Inari torii (稲荷いなり鳥居とりい)
    • Sannō torii (山王さんのう鳥居とりい)
    • Miwa torii (さんりん鳥居とりい)
    • Ryōbu torii (両部りょうぶ鳥居とりい)
    • Mihashira torii
    • Mitsuhashira torii (さんはしら鳥居とりい)