Tradicia ĉina religio
La ĉina tradicia religio (konata sub diversaj nomoj, inkluzive de la tradicia ĉina religio, la indiĝena ĉina religio, kaj Ŝenŝianismo) estas popolreligio kiu originis de Ĉinio. Pro tio, ke ĝi estas popola religio, ĝi ne estas organizita religio kun klaraj kredprincipoj kaj organizita kultado, sed prefere kolekto de kutimoj kaj loka kultado praktikata en Ĉinio kaj la ĉina diasporo tra la mondo. Estas sennombraj variaĵoj de ĉi tiu religio, la plej multaj el ili enhavas elementojn de la tri grandaj ĉinaj filozofioj - Konfuceismo, Daoismo kaj Budhismo, same kiel idolkultadon, adoradon al prapatroj, adoradon al la fortoj de la naturo, kaj agrikulturajn aŭ mastrumajn metodojn kiuj pruvis sin kaj estis transdonitaj kiel tradicio de patro al filo. Ĝi ankaŭ inkluzivas multajn popolfabelojn kun malsamaj versioj, same kiel gamon da supernaturaj estaĵoj (kiel ekzemple demonoj, drakoj, kaj parolantaj bestoj) kies formo kaj funkcio varias de regiono al regiono kaj familio al familio. La singapura esploristo kaj etnografo Vivienne Wee priskribis la fenomenon kiel "malplenan bovlon kiu povas esti plenigita kun enhavo de organizitaj religioj, inkluzive de budhismo, Daoismo kaj Konfuceismo. Sinkreta ĉina religio". Ĉina religio ankaŭ havas ŝamanajn trajtojn, kaj la pastraro kiu praktikas tiun specon de ŝamanismo estas nomitaj Wu (ĉine :
Tradicia ĉina religio | ||
---|---|---|
![]() | ||
religio ![]() | ||
etna religio • popola religio | ||
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/89/%E6%96%87%E6%BE%B3%E5%9F%8E%E9%9A%8D%E5%BB%9F_peiiunwu.jpg/220px-%E6%96%87%E6%BE%B3%E5%9F%8E%E9%9A%8D%E5%BB%9F_peiiunwu.jpg)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d8/Xuanyuan_Temple_in_Yan%27an%2C_Shaanxi_%281%29.jpg/220px-Xuanyuan_Temple_in_Yan%27an%2C_Shaanxi_%281%29.jpg)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/%E6%96%87%E6%BE%B3_%E5%9F%8E%E9%9A%8D%E5%BB%9F.jpg/220px-%E6%96%87%E6%BE%B3_%E5%9F%8E%E9%9A%8D%E5%BB%9F.jpg)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Heshen_temple_in_Hequ%2C_Xinzhou%2C_Shanxi%2C_China.jpg/220px-Heshen_temple_in_Hequ%2C_Xinzhou%2C_Shanxi%2C_China.jpg)
La objektoj de kultado de ĉi tiu religio estas estaĵoj nomitaj Ŝen ( ĉine :
La preferata nomo nuntempe en ĉina akademio estas "Popolreligio" (ĉine:
Multaj praktikoj de la ĉina kulturo, kiel fengŝuo, akupunkturo kaj tradicia ĉina medikamento reflektas ĉi tiun mondan vidon de la tradicia religio, pro tio ke ĉefaĵoj de la pejzaĝo tiel kiel organoj de la korpo estas en korelacio kun la kvin elementoj kaj Jino kaj Jango.
Historio
redaktiPeriodo de Imperia Ĉinio
redaktiDum la Dinastio Han, tradicia kultado okazis ĉe la altaroj de hejmkomunumoj (en la ĉina "ŝi"
Ekde la 3-a jarcento dum la tempo de la Norda Wei Imperio (
La 19a kaj 20a jarcentoj
redaktiTradicia ĉina religio estis kondiĉigita de persekuto en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Multaj lokaj temploj estis detruitaj dum la Boksista ribelo fine de 1900. Post la Xinhai Revolucio en 1911, la plej multaj el la temploj estis translokigitaj al aliaj uzoj aŭ detruitaj, multaj el ili iĝis lernejoj. Dum la Dua japana-ĉina milito, multaj temploj iĝis barakoj por la militantaj armeoj kaj estis detruitaj en la batalado. [2] [1]
Dum la Kultura Revolucio en Ĉinio, la registaro provis elimini la ĉinan popolreligion, dum male la tajvana politiko emis konservi tiujn ritojn. La komunista registaro vidis ĉi tiun religion kiel damaĝa superstiĉo malhelpanta Ĉinion iĝi moderna industrilando. En la lastaj jaroj, la komunista registaro ĉesis rigardi popolan religion kiel minacon kaj eĉ kuraĝigas tiun ĉi kultadon sub la politiko de konservado de la heredaĵo de Ĉinio.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Overmyer, Daniel L.. (1986) Religions of China: The World as a Living System. New York: Harper & Row. ISBN 9781478609896.
- Overmyer, Daniel L.. (2009) Local Religion in North China in the Twentieth Century: The Structure and Organization of Community Rituals and Beliefs. Leiden; Boston: Brill. ISBN 9789047429364.
Arkivigite je 2015-06-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Fan, Lizhu; Chen, Na (2013): (2013) “The Revival of Indigenous Religion in China”, China Watch.
Preprint from The Oxford Handbook of Religious Conversion, 2014. doi: 10.1093/oxfordhb/9780195338522.013.024