Gyula
Gyula [djula], rumane Giula, germane Deutsch-Jula estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en subregiono de Gyula, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 256 km²
- Loĝantaro: 32200
- Poŝtkodo: 5700
- Telefonprefikso: 66
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.
Historio
La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a jarcento, kampurbo ekde 1419. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limpasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.
La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.
Vidindaĵoj
- fortikaĵo, nun muzeo
- kuracbanejo
- urbodomo
- romkatolika Preĝejo de Sankta Maria (Gyula), ankaŭ pilgrimloko
- kastelo
Famuloj
- en Gyula naskiĝis:
- Zoltán Bay
- inventisto Imre Bródy
- dirigento Miklós Lukács
- inĝeniero István Polónyi
- literaturhistoriisto Andor Tarnai
- ministro Pál Pepó
- verkisto László Krasznahorkai
- verkisto Janka Szabóné Nogáll
- en Gyulavári (nuna apartenaĵo de Gyula) naskiĝis kaj en Gyula mortis pentristo György Kohán
Famaj nomportantoj
Esperanto
Ekde 1962 dum preskaŭ tri jardekoj okazis aranĝo Somera Esperanto Universitato en Gyula.
Ĝemelaj urboj
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
- Ŝablono:Ghemeleco
Eksteraj ligiloj
greke http://www.gyula.hu oficiala paĝo greke http://www.hevesitamas.hu/eletrajz greke http://maps.google.com/maps?q=Gyula,+Hungary&t=k&hl=en