Gyula
Gyula | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Brika fortikaĵo de Gyula
| |||||
Hungaria urbo limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hungario | ||||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||||
Departemento | Békés | ||||
Subregiono | Gyula | ||||
Adreso | Petőfi tér 3
5700 Gyula | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 5700 | ||||
Telefonkodo | 66 | ||||
Kodo laŭ KSH | 05032 | ||||
Retpaĝaro | www.gyula.hu | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2013) | Ernő Görgényi (Fidesz) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 30 658 (1-a de januaro 2015)[1] | ||||
Loĝdenso | 125,61 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 39′ N, 21° 17′ O (mapo)46.6521.283333333333Koordinatoj: 46° 39′ N, 21° 17′ O (mapo) | ||||
Areo | 255,80 km² (25 580 ha) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gyula [+] | |||||
Gyula [djula], (rumane Giula, germane Deutsch-Jula) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en Distrikto Gyula, kies centro ĝi estas.
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.
Historio
La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a jarcento, kampurbo ekde 1419. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limpasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.
La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.
Vidindaĵoj
- fortikaĵo, nun muzeo
- kuracbanejo
- Urbodomo de Gyula
- romkatolika Preĝejo de Sankta Maria (Gyula), ankaŭ pilgrimloko
- Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira (Gyula)
- Kastelo de Gyula
Famuloj
- en Gyula naskiĝis:
- aktoroj Erzsébet Gyöngyössy, Alajos Komáromy, Ilona Kökény kaj Margit Vágóné Berzsenyi
- baletisto Bella Bordy
- Lajos Terényi (ĉefdepartementestro)
- dirigentoj Miklós Lukács kaj Tamás Pál
- esperantisto Sándor Szathmári
- fizikisto Zoltán Bay
- inĝenieroj István Polónyi kaj Pál Benedek (hidrologo)
- inventisto Imre Bródy
- István Székely (juristo)
- kuracisto István Szórády
- literaturhistoriisto Andor Tarnai
- hungardevena usona matematikisto István Fáry
- matematikisto Andor Kertész
- ministro Pál Pepó
- pentristo Zoltán E. Szabó
- poeto Anna Kiss
- verkistoj László Krasznahorkai kaj Janka Szabóné Nogáll
- en Gyula mortis:
- liberecbatalanto Paulina Pfiffner
- politikisto Lajos Terényi (subdepartementestro)
- en Gyulavári (nuna apartenaĵo de Gyula) naskiĝis kaj en Gyula mortis pentristo György Kohán
Famaj nomportantoj
Esperanto
Ekde 1962 dum preskaŭ tri jardekoj okazis aranĝo Somera Esperanto Universitato en Gyula.
Ĝemelaj urboj
- Wągrowiec en Pollando
- Arad en Rumanio ekde 1994
- Budrio en Italio ekde 1965
- Miercurea Ciuc en Rumanio ekde 1993
- Ditzingen en Germanio ekde 1991
- Krumpendorf am Wörthersee en Aŭstrio ekde 1995
- Schenkenfelden en Aŭstrio ekde 1997
Eksteraj ligiloj
- http://www.gyula.hu oficiala paĝo
- http://www.hevesitamas.hu/eletrajz
- http://maps.google.com/maps?q=Gyula,+Hungary&t=k&hl=en
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)