(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Arbeteta - Vikipedio Saltu al enhavo

Arbeteta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbeteta
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19492
Demografio
Loĝantaro 19  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 2° 24′ U (mapo)40.670555555556-2.4016666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 63 km² (6 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arbeteta (Hispanio)
Arbeteta (Hispanio)
DEC
Situo de Arbeteta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arbeteta [+]
vdr

Arbeteta estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 19 loĝantoj sur areo de 63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas arbeteteros. Parto de ĝia municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Alto Tajo.

Arbeteta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 991 m super marnivelo; je 98 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 155 km el Madrido. Geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La teritorio havas komunan limon kun Cifuentes, Valtablado del Río, Armallones, Villanueva de Alcorón, El Recuenco, Peralveche kaj Trillo.

Ĝi troviĝas ĉe la komenco de la montaroj de Alto Tajo, oriente, kaj sekve de Alkario kaj de la zonoj de la Akvorezervejo de Entrepeñas, okcidente. Tie estas Sacedón, Córcoles, Alcocer, Millana kaj Peralveche, inter aliaj. Oriente, ĉe la zono de Cifuentes, troviĝas Trillo, La Puerta, Pareja kaj la montoj Tetas de Viana.

Proksime estas la kastelo de Arbeteta, atestilo de la gravo de la areo en la Mezepoko.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 27, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arbeteta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arbeteta kie oni falis al la nunaj 27.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]