(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Semillas - Vikipedio Saltu al enhavo

Semillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semillas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19237
Demografio
Loĝantaro 30  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 3° 7′ U (mapo)41.059722222222-3.1183333333333Koordinatoj: 41° 4′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 194 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Semillas (Kastilio-Manĉo)
Semillas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Semillas
Semillas (Hispanio)
Semillas (Hispanio)
DEC
Situo de Semillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semillas, Guadalajara [+]
vdr

Semillas [seMIĝas] (Semoj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 30 loĝantoj sur areo de 50 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,6 loĝantoj/km². En sia municipa teritorio kuŝas la senhomejoj Las Cabezadas, La Iruela, Robredarcas kaj Las Teinadas.

Semillas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.194 m super marnivelo (min. 900 m. en la valo de Sorbe, maks. 1.550 m. en la altaĵo Santotis); je 70 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°03′35″N 3°07′06″Ok. Najbaras la municipoj Cogolludo, Monasterio, Arroyo de las Fraguas, Arbancón, Tamajón, El Ordial, Zarzuela de Jadraque kaj La Toba.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Semillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Semillas kie oni falis al la nunaj 40.

Agrikulturo, produktado de mineraloj el plumbo, kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]