(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Henche - Vikipedio Saltu al enhavo

Henche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henche
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 2° 42′ U (mapo)40.715833333333-2.7061111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 832 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Henche (Kastilio-Manĉo)
Henche (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Henche
Henche (Hispanio)
Henche (Hispanio)
DEC
Situo de Henche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Henche [+]
vdr

Henche [ENĉe] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 85 loĝantoj sur areo de 23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,7 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas hencheros [enĈEros] respektive hencheras [enĈEras].

Henche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro. La geografiaj koordinatoj estas 40°42′57″N 2°42′22″Ok. Najbaras la municipoj Brihuega, Solanillos del Extremo, Cifuentes kaj Budia.

la ermitejo sankta Roĥo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 97, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Henche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Henche kie oni falis al la nunaj 85 loĝantoj en 2023. Katolika patrono de la municipo estas la sankta Bartolomeo.

Lastatempe la urbestro estas de dekstra partio PP.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Estas tre konataj la vinkeloj, same kiel la fruktoĝardenoj, speciale pro ties kukurbetoj, kapsikoj kaj kukumoj. Aliaj gravaj kultivoj estas la hordeo kaj la sunfloroj.

Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉefaj interesaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro), la ermitejo de Sankta Bartolomeo (en direkto al Gualda), tiu de Sankta Roĥo (ĉe la enirejo, apud la tombejo) same kiel mezepoka ponto. Kiel naturaj lokoj menciindas "la covacha la mora" (la groto de la maŭrino), en la montopinto ĉe la enirejo de la vilaĝo alvenante el Solanillos. Por sportaj aferoj elstaras la murpilkejo en la centro de la vilaĝo, la kegloludejo kaj la sportejo apud la rojo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]