Kaŭabata Jasunari
KAŬABATA Jasunari, ankaŭ kiel Yasunari Kawabata (japane
Kawabata estas la unua japano kaj tria aziano, persono de azio, (post Rabindranath Tagore kaj S.J. Agnon) kiu gajnis la Nobelpremion por Literaturo.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Kawabata estis filo de kuracisto. Kiam li havis tri jarojn, ambaŭ gepatroj jam mortis kaj li ekloĝis ĉe la avino. En 1917 Kawabata ekstudis en la 1-a altlernejo (nun Universitato de Tokio). Dum siaj studentaj jaroj li vojaĝis al Izu (duoninsulo). Surbaze de la vojaĝo li ekaperis en la literatura mondo per Izu no odoriko (Dancistino de Izu) en 1927. En 1920, li ekstudis en Tokia Universitato, en sekcio de anglalingva literaturo. En sekvinta jaro li transiĝis en sekcion de japanlingva literaturo. En 1924 li diplomiĝis.
En 1937 aperis lia romano Yukiguni (Neĝa lando), frosta rakonto de amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo en fora varmfonta urbeto. Per Yukiguni Kawabata fariĝis unu el la ĉefaj verkistoj de Japanio kaj la romano tuj fariĝis klasika. Senbazuru (Mil gruoj) daŭrigis iujn temojn de Yukiguni.
Aldone al lia literatura verkado, Kawbata ankaŭ estis raportisto por la ĉiutaga gazeto Mainichi Shinbun ((
En 1968, li akiris premion Nobel de Literaturo.
Li sinmortigis en 1972 sen testamento. Pri tiu ĉi temo estis elmetitaj kelkaj teorioj, kiuj interalie estis grava malsano aŭ la efiko de la sinmortigo de Mishima Yukio, kiu kaŭzis grandan polemikon en Japanio, sed la manko de skriba klarigo pri liaj motivoj postlasis la misteron ĉirkaŭ lia foriro.
En la jaro 1995 la libana verkisto Raŝid ad-Daif skribis romanon Azizi as-sayyid Kawabata (Kara sinjoro Kawabata). En tiu romano la heroo skribas sian viv-konfeson al Kawabata.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Izu no odoriko (japane
の伊豆 , "Dancistino de Izu")踊子 - Yukiguni (japane
雪 , "Neĝa lando", 1937)国 - Senbazuru (japane
千 , "Mil gruoj", 1949-52)羽 鶴 - Yama no oto (japane
の山 , "La sono de la monto", 1949-54)音 - Nemureru bizyo (japane
れる眠 , "Dormanta belulino", 1960)美女 - Koto (japane
, "La malnova metropolo", 1961)古都 - Utsukushisa to kanashimi to (japane
美 しさと悲 しみと, "Beleco kaj tristeco", 1965) - Mizuumi (japane みづうみ, "La Lago", 1954)
- Meizin (japane
, "La mastro de goo", (1972)名人
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/Kawabata_yasunari_birth.jpg/200px-Kawabata_yasunari_birth.jpg)
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Kawabata_yasunari_museum01s1760.jpg/200px-Kawabata_yasunari_museum01s1760.jpg)
- Neĝa lando (
雪国 ) Tradukis Konisi Gaku. 118 paĝoj. (Serio Oriento-Okcidento 11.)- 1-a eldono. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1971.
- 2-a, reviziita eldono. Tokio: Libroteko Tokio, 1992.
- Dancistino de Izu (
伊豆 の踊子 ) Tradukis Konisi Gaku, aperinta en "El Japana Literaturo": Japana Esperanto-Instituto, 1965.
|