Pjongjango
Pjongjango (Heijo) | |
koree 평양, hangeŭlo: 평양직할시, Laŭ McCune-Reischauer: P'yŏngyang Chikhalsi, Norma transskribo: Pyeongyang Jikhalsi | |
urbo | |
Oficiala nomo: 평양 | |
Lando | Nord-Koreio |
---|---|
Duoninsulo | Koreio |
Transporto | - |
- flughaveno | Flughaveno Sunan |
- metroo | Metroo de Pjongjango |
- tramtransporto | Tramtransporto en Pjongjango |
Memorindaĵoj | Triumfa Arko, Statuo de Ĉollima |
Konstruaĵoj | Hotelo Ryugyong, Ĉuĉe-turo |
Rivero | Taedong |
Situo | Pjongjango |
- alteco | 27 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 01′ 10″ N 125° 44′ 17″ O / 39.01944 °N, 125.73806 °O (mapo) |
Areo | 3 194,0 km² (319 400 ha) |
Loĝantaro | 3 255 388 (2008) |
Denseco | 1 019,22 loĝ./km² |
Fondo | -2333 |
Horzono | UTC (UTC+8:30) |
Situo enkadre de Nord-Koreio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: 평양직할시 | |
Pjongjango[1][2] aŭ Pjonjango[2] (koree 평양) estas la ĉefurbo de la Korea Popoldemokratia Respubliko, nomata ankaŭ Nord-Koreio. En Pjongjango loĝas ĉirkaŭ 3 milionoj da homoj, sed precizan nombron korea registaro ne diskonigas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ konata legendo Pjongjango estis fondita en 2333 antaŭ Kristo. En la 5-a kaj 6-a jarcentoj ĝi estis ĉefurbo de negranda feŭda ŝtato Kogurjo(Goguryeo). Poste ĝi neniam estis ŝtata centro, nur provinca ĉefurbo.
En 1945 finiĝis epoko de japana rego en Koreio, Pjongjango estis liberigita fare de sovetiaj trupoj kaj lokaj koreaj taĉmentoj. Ĝi estis provizora sidejo de la tut-korea registaro (celinta translokiĝon al Seulo). Tamen pro komenciĝinta malvarma milito tuteca Korea Popol-Demokratia Respubliko neniam realiĝis, en la sudo de la lando formiĝis alia reĝimo — kaj la du partoj de la lando ne povis repaciĝi, fininte en tiel nomata Korea milito. Dum la korea milito por nelonga tempo Pjongjango estis regata de sud-koreiaj trupoj (fakte unuiĝintaj fortoj de Sud-Koreio, Usono, Turkio kaj multaj aliaj landoj sub mandato de UN). Dum la milito la urbo estis komplete detruita (ankaŭ per totala bombado).
Rekonstruita post la milito kun helpo de socialismaj landoj Pjongjango iĝis unu el la plej belaj urboj de la regiono, kun larĝaj stratoj, imponaj monumentoj kaj belaj ripozlokoj.
Kvartaloj
[redakti | redakti fonton]Estas 20 kvartaloj en Pjongjango.
- Chung-guyŏk (중구역;
中 區域 ) - P'yŏngch'ŏn-guyŏk (평천구역;
平川 區域 ) - Pot'onggang-guyŏk (보통강구역;
普通 江 區域 ) - Moranbong-guyŏk (모란봉구역;
牡丹 峰 區域 ) - Sŏsŏng-guyŏk (서성구역;
西城 區域 ) - Sŏn'gyo-guyŏk (선교구역;
船橋 區域 ) - Tongdaewŏn-guyŏk (동대원구역;
東大 院 區域 ) - Taedonggang-guyŏk (대동강구역;
大同 江 區域 ) - Sadong-guyŏk (사동구역;
寺洞 區域 ) - Taesŏng-guyŏk (대성구역;
大城 區域 ) - Man'gyŏngdae-guyŏk (만경대구역;
萬 景 台 區域 ) - Hyŏngjesan-guyŏk (형제산구역;
兄弟 山 區域 ) - Hŭasong-guyok (화성구역;
和 盛 區域 ) - Ryongsŏng-guyŏk (룡성구역;
龍 城 區域 ) - Samsŏk-guyŏk (삼석구역;
三 石 區域 ) - Sŭngho-guyŏk (승호구역;
勝 湖 區域 ) - Ryŏkp'o-guyŏk (력포구역;
力 浦 區域 ) - Rakrang-guyŏk (락랑구역;
樂 浪 區域 ) - Sunan-guyŏk (순안구역;
順安 區域 ) - Ŭnjŏng-guyŏk (은정구역;
恩情 區域 )
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]estas 4 distriktoj en pjongjango.
- Kangnam-gun (강남군;
江南 郡 ) - Chunghwa-gun (중화군;
中和 郡 ) - Sangwŏn-gun (상원군;
祥 原 郡 ) - Kangdong-gun (강동군;
江東 郡 )
Fremdaj amaskomunikiloj raportis en 2010. Kangnam-gun, Chunghwa-gun, Sangwŏn-gun, kaj Sŭngho-guyŏk estis jam translokitaj al najbara provinco Nord-Hŭanghae.
Monda heredaĵo de Unesko
[redakti | redakti fonton]Vidindaj lokoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉuĉe-turo
- Granda Monumento Mansudae
- Arta Teatro Mansudae
- Granda Teatro de Orienta Pjongjango
- Turo de Senmorteco
- Triumfa Arko de Pjongjango
- Bronza statuo de Ĉollima
- Pjongjanga Studio
- Restoracio Okryugwan
- Trirevolucia Ekspozicio
- Akva parko Munsu
- Korea Centra Zoo
Muzeoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]- Centra Junulara Halo
- Hotelo Ryanggang
- Kinejo Taedongmun
- Kulturdomo de la 25-a de aprilo
- Kompleksa Ripozcentro Haedanghwa
- Mansudae Arta Studio
- Palaco de Scienco kaj Teknologio
- Pjongjanga Universitato de Eksterlandaj Lingvoj
- Rakwon Ĉiovendejo
- Teatro Moranbong
Pjongjanganoj (inter multaj aliaj)
[redakti | redakti fonton]- Ahn Chang-ho, porsendependeca aktivulo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Vido al Pjongjango
-
Statuo fronte de Tombo de reĝo Dongmyeong
-
Triumfa Arko de Pjongjango
-
Kumsusana Rememora Palaco, maŭzoleo de Kim Il-sung
-
Ĉuĉe-turo
-
Arirang-Festivalo en Stadiono Rungrado unuamaja
-
Tombo de reĝo Dongmyeong
-
Bronza statuo de Ĉollima
-
Mangyongdae, naskiĝ-loko de Kim Il-sung
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|