Turklingva Vikipedio
Etoso
Turklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 28-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 616 991 |
Profundeco | 173.8 |
Paĝoj | 3 086 074 |
Redaktoj | 33 499 728 |
Uzantoj | 1 601 116 |
Aktivaj uzantoj | 2 641 |
Administrantoj | 20 |
Dosieroj | 40 731 |
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 28-an de julio 2024 ĝi enhavas 616 991 artikolojn.
Forbaro
[redakti | redakti fonton]Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|