Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj
Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 23° 7′ 12″ S, 55° 21′ 0″ U (mapo)-23.12-55.35Koordinatoj: 23° 7′ 12″ S, 55° 21′ 0″ U (mapo) [+] | |||
|
||||
Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Alto Paraná Atlantic forests [+] | ||||
La paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj aŭ supra-paranaj Atlantikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Argentino, suda Brazilo kaj orienta Paragvajo. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-regiono, la Atlantikaj arbaroj kiuj estas samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj estas landinterna etendiĝo de la marbordaj arbaroj, disvastiĝantaj tra la suda parto de Brazila Altebenaĵo. La ekoregiono etendiĝas ekde la elfluejo de la rivero Paraibao (Paraíba do Sul) oriente laŭlonge de Paraiba-Valo malantaŭ la marborda Mara Montaro (Serra do Mar), kaj pli fore orienten kaj norden laŭlonge de Parano kaj ĝiaj alfluantoj, konstituante kompleksan mozaikon kun la ĉirkaŭantaj ekoregionoj.
La ekoregiono kovras partojn de la brazilaj subŝtatoj Rio-de-Ĵanejrio, Minas-Ĝerajso, San-Paŭlio, Gojaso, Suda Mato-Groso, Paranao, Sankta Katarino, kaj Suda Rio-Grando, la argentinan provincon de Misiones, kaj la paragvajajn departementojn Alto Paraná, Amambay, Caaguazu, Caazapa, Canindeyú, Concepción, Guairá, kaj Itapúa.
Cerado troviĝas norde kaj oriente (en San-Paŭlio), kompleks-mozaike interplektante kun la paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj. La mar-montaraj marbordaj arbaroj situas en la sudo, je la atlantika flanko de Mara Montaro. La ekoregiono ĉirkaŭas la araŭkariajn humidajn arbarojn kiuj okupas pli alt-altitudajn parton de la altebenaĵo en la subŝtatoj Paranao, Sankta Katarino, kaj norda Suda Rio-Grando. La urugvaja savano estas sude, kaj okcidente troviĝas la mezopotamiaj herbejoj kaj la Humida Ĉako en Argentino kaj Paragvajo, respektive.
La klimato de la ekoregiono estas subtropika, kun jara pluvokvanto de 1 200 ĝis 1 600 milimetroj. La vintra seka sezono etendiĝas de aprilo ĝis septembro.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La precipa vegetaĵartipo estas tiu de la duondeciduaj arbaroj, simila al la aliaj internlandaj ekoregionoj de la Atlantikaj arbaroj. Ĉirkaŭ 40% de la arboj perdas siajn foliojn dum la vintra seka sezono.
Ĉe la flaŭro ekzistas grandega varieco da arboj, orkidacoj kaj aliaj plantoj. El la botanikaj plej gravaj specioj oni renkontas : la arbofilikon Cyathea atrovirens (Cyatheaceae), la paragvajan ilekson (Ilex paraguariensis), Handroanthus heptaphyllus (bignoniacoj), Peltophorum dubium (fabacoj), la bongustan eŭterpon (Euterpe edulis), ktp.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Pri la mamuloj oni renkontas la plej grandajn kaj spektaklajn de la kontinento. El la felisedoj troviĝas la jaguaro (Panthera onca) , la pumo (Puma concolor) kaj la oceloto (Leopardus pardalis). Aliaj mamuloj estas la brazila tapiro (Tapirus terrestris), tri specioj de la genro Mazama, la pekario (Tayassu pecari) , la tajasuo (Tayassu tajacu), la ruĝa nazuo (Nasua nasua), la mustelvulpo (Speothos venaticus) kaj multaj specioj de primatoj kaj dazipedoj.
En la ekoregiono vivas proksimume 530 da birdospecioj, el ili la komuna arapongo (Procnias nudicollis), la amerika harpio (Harpia harpyja) kaj Amazona vinacea.
El la reptilioj estas okulfrapaj la verda anakondo (Eunectes murinus, serpentoj) kaj specio de kajmano (Caiman latirostris). La ekoregiono gastigas 50 amfibiospeciojn.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj minacoj de tiu ekoregiono estas la senarbarigo, la arbara incendio, la erozio, la maltaŭga uzado de pesticidoj, la troa ĉasado kaj la monokulturo. La plej granda mediokatastrofo estis la baraĵo Itajpuo, kiu inundis areon de proksimume 1 200 da kvadrataj kilometroj, hejmo de centoj da planto- kaj bestospecioj.
La naciaj parkoj plej grandaj kiuj protektas tiun ekoregionon estas :
- Argentino
- (Provinco Misiones)
Nacia Parko Iguacuo kun 67 620 da hektaroj
- Brazilo
- (Paranao) Nacia Parko Iguaçu
- Paragvajo
- Nacia Parko San Rafael kun 74 848 da hektaroj (Departementoj Caazapá kaj Itapúa) kaj Naturrezervejo Mbarakaju-Arbaro kun 64 405 da hektaroj (Departemento Canindeyú).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0150 : Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj (WWF)
- angle Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Alto Paraná Atlantic forests
- angle Tutmondaj 200; numero 048 : Atlantikaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Atlantikaj arbaroj (Naturprotekto Internacia)
- angle Brazilaj ekoregionoj (The Encyclopedia of Earth)