Himni i Flamurit (Himno al la flago) estas la nacia himno de Albanio. La teksto estis verkita de la albana poeto Aleksander Stavre Drenova (pseŭdonime ASDRENI) en 1912. La himno estis publikigita unuafoje kiel poemo titolita Liri e Shqipërisë (Libereco de Albanio), en albana ĵurnalo en Sofio, Bulgario. Poste ĝi publikiĝis en la poemaro Ëndra e lotë (Revoj kaj larmoj), kiu aperis en Bukareŝto, Rumanio. La muziko de la himno estis komponita de la rumana komponisto Ciprian Porumbescu.