Omikrono (majuskleΟ, minuskleο, grekeομικρον) estas la 15-a litero de la Greka alfabeto. Laŭvorte ĝi signifas "o malgranda" (o mikron), kontraste al omego, kiu signifas "o granda" (o mega). En la greka numeralsistemo omikrono havas la numeran valoron 70. Ĝi malofte uziĝas en matematiko, ĉar ĝi ne estas distingebla de latina litero O kaj estas facile konfuzebla kun cifero0. Ĝi estas ekvivalenta al fenica litero ain. En la moderna greka, omikrono reprezentas la sonon IFA:[ɔ].